Ratibořice (Česká Skalice)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Ratibořice

Ratibořice (germane Ratoborschitz) estas loka parto de la urbo Česká Skalice en Ĉeĥio. Ĝi situas en la valo de la rivero Úpa. Kvankam la vilaĝeto mem havas nur 9 loĝantojn (2021), ĝi apartenas al la plej konataj turismaj lokoj kaj la plej ŝatataj ekskursoceloj en la lando - dank al verkistino Božena Němcová, kiu tie travivis sian infanaĝon. Tio influis ŝian postan verkaron kaj precipe ŝian plej konatan verkon, novelon Avineto (La avinjo), kiu loke situas ĝuste en Ratibořice. Tial la valo estas nuntempe nomata "Babiččino údolí" (Valo de Avineto).

Ratibořice
germane Ratoborschitz
vilaĝo
Kastelo en Ratibořice, vido de oriento (malantaŭa fasado)
Oficiala nomo: Ratibořice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Hradec Králové
Distrikto Distrikto Náchod
Administra municipo Česká Skalice
Historia regiono Bohemio
Domoj 22 2001
Rivero Úpa
Situo Ratibořice
 - koordinatoj 50° 25′ 02″ N 16° 03′ 08″ O / 50.41722 °N, 16.05222 °O / 50.41722; 16.05222 (mapo)
Katastro 2,9 km² (290 ha) Ratibořice u České Skalice
Loĝantaro (2021)
Denseco 3,1 loĝ./km²
Tabulo Orlica tabulo
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 552 03
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ratibořice (Česká Skalice)
Portalo pri Ĉeĥio
aerrigardo al la kastela areo

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869157
1880132
1890106
1900110
1910146
1921124
JaroLoĝantoj
1930135
195090
1961107
1970142
198085
199143
JaroLoĝantoj
200122
201114
20219

Vidindaĵoj redakti

  • kastelo Ratibořice - origine gotika fortikaĵo rekonstruita en 1702-1708 je baroka kastelo, en 1825-1826 komplete rekonstruita en klasikisma kaj empira stilo - publike alirebla kaj organizanta diversajn kulturajn aranĝojn; ĉirkaŭita de ampleksa angla parko (5,58 hektaroj), kun fazanejo kaj empira ĉasista pavilono
  • Staré bělidlo (Malnova tekstilblankigejo) - romantika ligna domo el 1797, la ĉefa okazloko de la libro Avineto (kvankam reale la familio de Božena Němcová ne loĝis tie) - nuntempe ekspozicio pri popola meblaro kaj objektoj laŭ la rakontado el la menciita novelo
  • Muelejo de Ludr
  • Monumento Avineto kun la infanoj de Otto Gutfreund, kreita en 1922 - supozeble la plej konata statuaro en Ĉeĥio
  • Kluzo de Viktorka
  • Konstruaĵo de gladejo

Eksteraj ligiloj redakti