José «Ray» HEREDIA Bermúdez (Madrido, 25a de majo 1963 - Madrido, 17a de julio 1991) estis hispana kantisto kaj komponisto, konsiderita unu de la figuroj kaj pioniroj de la nomita Nova flamenko.[1]

Ray Heredia
Persona informo
Naskonomo José Heredia Bermúdez
Naskiĝo 25-an de majo 1963 (1963-05-25)
en Madrido
Morto 17-an de julio 1991 (1991-07-17) (28-jaraĝa)
en Madrido
Mortokialo trodozo
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Parencoj Enrique Heredia Negri
Okupo
Okupo komponistokantistogitaristo
vdr

Biografio redakti

Li naskiĝis en Madrido en 1963 en cigana familio de gedancistoj de granda prestiĝo en la etoso de flamenko. Li estis filo de la dancisto "El Josele".[2]

Membro fondinto de la grupo Ketama, en tiu grupo li estis kaj kantisto kaj gitaristo, krom zorgi pri drumoj kaj komponi multajn el la kantoj. Pro sia kapablo ludi preskaŭ ajna instrumento, li estis konata per la kromnomo La hispana Prince.[3]

Li lasis tiun grupon en sia dua disko, por ekkarieri sola, en 1991, per la albumo "Quien no corre, vuela" (Kiu ne kuras, flugas). Li mortis tuj post la finigo de la registrado de la disko, nome la 17an de julio 1991, pro trodozo. La disko estis publikigita la antaŭan monaton, nome la 6a de junio 1991.

La muziko de la filmo “Sobreviviré” (1999) de David Menkes kaj Alfonso Albacete, kiu estis ventdosukceso inkludis kiel ĉefa peco lian faman kanton “Alegría de vivir" (Vivoĝojo).

Notoj redakti

  1. Baquero, Juan Miguel: Ray Heredia: la alegría de vivir, y de volar. eldiario.es. Madrido – Hispanio, 2a de junio 2016, alirita la 16an de novembro 2019.
  2. Álvarez Caballero, Ángel: Ray Heredia, guitarrista flamenco. El País. Madrido – Hispanio, 18a de julio 1991
  3. Tébar, Eduardo: Ray Heredia: La huella del ángel flamenco. Efe Eme.com. Hispanio, 18a de julio 2016