Razilo de Ockham

la filozofia aforismo ke "entoj ne estu multobligataj sen neceso"
(Alidirektita el Razilklingo de Ockham)

Razilklingo de Ockham estas regulo de scienca teoria ŝparemo, plej fame vortigita latine kiel «entia non sunt multiplicanda praeter necessitatemsine necessitate» (Esperante: «entoj ne estu multobligataj sen neceso»).

Wilhelm von Ockham. Skizo el Summa-logicae-Manuskripto el 1341 kun la surskribo frater Occham iste

Ĝi estas nomita laŭ la filozofo kaj logikisto Vilhelmo de Ockham (ĉirkaŭ 1285–1349), kiu tamen ne uzis tiun ĉi vortumon. De Ockham mem tradukitaj estas du similaj frazoj: «Pluralitas non est ponenda sine necessitate.» (Plureco ne estu metita sen neceso.) kaj «frustra fit per plura, quod potest fieri per pauciora.» (Vane estiĝas per pluraj tio, kio povas estiĝi per pli malmultaj.)[1]

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. cititaj laŭ Jürgen Mittelstraß (eldonisto): Enzyklopädie Philosophie und Wissenschaftstheorie (Enciklopedio pri filozofio kaj sciencoteorio). J.B. Metzler, Stuttgart 2004, ISBN 978-3-476-02012-3.