Reĝa Komisiono pri Dulingvismo kaj Dukulturismo (Kanado)

La Reĝa Komisiono pri Dulingvismo kaj Dukulturismo (en angla: Royal Commission on Bilingualism and Biculturalism, en franca: Commission royale d’enquête sur le bilinguisme et le biculturalisme, konata ankaŭ kiel Bi-Bi Komisiono kaj la Laurendeau-Dunton Komisiono) estis kanada Reĝa Komisiono establita la 19an de Julio 1963, fare de la registaro de la ĉefministro Lester B. Pearson por "esplori kaj informi pri la stato de dulingveco kaj dukultureco en Kanado kaj por rekomendi kiujn ŝtupojn oni entreprenu por disvolvigi la Kanadan Konfederacion sur la bazo de egala partnereco inter la du fondintaj rasoj, enkalkulante la kontribuon faritan de la aliaj etnaj grupoj al la kultura riĉigo de Kanado kaj la mezurojn kiuj estu plenumataj por konservi tiun kontribuon".[1]

La Komisiono estis kunparolita de André Laurendeau, publikigisto de "Le Devoir", kaj de Davidson Dunton, prezidanto de la Carleton Universitato. Kiel rezulto, ĝi estis foje konata kiel Laurendeau-Dunton Komisiono.

Dek komisionanoj reprezentantaj ĉiujn el la provincoj estis inkluditaj en la komisiono ĉar areoj kiel edukado estis provincaj respondecoj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti