Reĝinedzo - angle kaj france Prince consort, tradukebla pli malpli "akompana princo", en plej multaj aliaj romanidaj kaj slavaj lingvoj simile; germane Prinzgemahl, tradukebla "princa edzo", en plej multaj ĝermanaj lingvoj krom la angla simile) estas la edzo de reganta reĝino, do la ŝtatestrino de monarkia lando. Ĉar laŭ la monarkia protokolo heredita el la mezepoko, la posteno de reĝo estu pli altgranda ol tiu de reĝino, la edzo de reganta reĝino ne povas havi la titolon de "reĝo", sed inverse en multaj monarkiaj ŝtatoj senprobleme eblas nomi la edzinon de reganta reĝo "reĝino" kaj ne necesas porti la pli longan titolon de "reĝedzino". Tio tamen ne validas en ĉiuj monarkioj: Ekzemple en Britio la edzinoj de reĝo havas la titolon Queen Consort, do "akompana reĝino", ne simple Queen ("reĝino").

La reĝinedzo laŭ monarkia protokolo dediĉu sian vivon al la bono de sia reĝlando. Kutime li havas reprezentajn taskojn. Precipa funkcio tamen estas sekurigi la biologian daŭrigon de la dinastio, do la naskon de kronprinco(j). Persona profesia kaj socia profiligo eblu nur limigite kaj en interkonsento kun la reĝinaj familio kaj administrado. Konkrete tia limigo povas tre varii de politike sensignifa pozicio ĝis politike centra rolo flanke de la edzino. Ekzemplo de politike centra rolo estis la reĝinedzo Albert von Sachsen-Coburg und Gotha, kiu estis la plej proksima politika kunlaboranto kaj konsilanto de sia edzino, reĝino Viktoria de Britio.

Ekzemplo por konsekvenca aparteno al sia reĝlando ankaŭ estis la germana nobelo Bernhard zur Lippe-Biesterfeld, kiu edziĝis al la nederlanda reĝino Juliana, ricevis la titolon Bernardo de Nederlando kaj ekde la jaro 1940 kiel nederlanda oficiro en la ekzila armeo en Britio batalis kontraŭ Nazia Germanio: En Nederlando li tamen havis malbonan reputacion, aparte post korupteca skandalo de la jaro 1976, kaj kompreneble li nur estis unu el multaj germanoj kiuj pro konvinko batalis kontraŭ Nazia Germanio, sed tamen lia milita poziciiĝo estis konsekvenca realigo de la monarkia protokolo de persona servo al la reĝlando.

Reĝinedzoj redakti

Vidu ankaŭ redakti