Rebela Sono
Rebela Sono estas la dua muzikalbumo de Dolchamar, kies diskokodo estas VKKD 75-025.
Rebela Sono | |||||
---|---|---|---|---|---|
Artisto | Dolchamar | ||||
Tipo | Muzikalbumo | ||||
Publikigo | 2005 | ||||
Daŭro | |||||
Ĝenro | Hiphopo | ||||
Firmao | Vinilkosmo | ||||
| |||||
Dolchamar - kronologio | |||||
Antaŭa muzikalbumo Lingvo intermonda 2000 |
Sekva muzikalbumo Trejn tu noŭer 2009 | ||||
Trakoj
redaktiĈiuj tekstoj skribite volitive per h-metodo kaj "x" anstataŭ "ks"[1]
- Junaj idealistoj
- Himno de Esperhe
- Akcidentoj
- Ni chiuj ni
- ...Kaj chi tio povas ighi nenio
- Kontra krusadanto
- Solaj paroj
- Subamighi
- Simia kaptilo
- Kr3yza festema injo
- Chinokta sento
- En Grekia
Ĉiuj kantoj estas verkitaj de P. Austin kaj aranĝitaj de Dolchamar.
Muzikistoj
redakti- Patrik Austin (Piechjo) - voĉo (kantado)
- Jako Kalliokoski (Larputilo) - gitaroj, fonvoĉo (fona kantado)
- Leena Peisa (Lenja) - klavaroj, fonvoĉo (fona kantado)
- Jani Salo (Stoedoe) - baso
- Valtteri Konttinen (Val de Mar) - drumaro (drumo)
- Hannu Linkola (Hanchjo) - ĝembeo, perkutiloj
- Hipo Ohvo - metalkordalo (metalkorda akustika gitaro), mandolino
Internacia kaj Finnlanda presoj
redaktiEkzistas du presoj pri la albumo. La internacia preso estas presita en Francio kaj eldonita de Vinilkosmo, sed la bando mem presis aliajn 1000 ekzemplerojn kun licenco de Vinilkosmo, kiujn ĝi vendis en Finnlando. La kd-kajero de la Finnlanda eldono ne havas ĉiujn samajn informojn kiel la internacia eldono, sed alie la du eldonoj aspektas preskaŭ samaj. En 2006 la internacia eldono iĝis la sese plej vendita disko iam ajn de Vinilkosmo.
Diferencoj en la aspekto:
- La nomo de la bando havas blankan ombron sur la kovrilo de la internacia preso sed iom flavecan en la Finnlanda.
- En la lasta paĝo de la Finnlanda kajero estas aldonita la diskokodo malkiel en la internacia preso.
- En la paĝoj 10-11 de la internacia preso estas novaĵoj pri la sukceso de la bando en sia hejmlando; tiuj estas forlasitaj en la Finnlanda preso.
- En la dorsa kovrilo de la Finnlanda preso estas aldonita la logoon ncb (Nordisk Copyright Bureau).
Notoj
redakti- ↑ Diskaro de Dolchamar[rompita ligilo]