Reela parto
En matematiko, la reela parto de kompleksa nombro z, estas la unua ero de la ordigita duopo de reelaj nombroj prezentanta z. Se z = (x, y), aŭ ekvivalente, z = x+iy, do la reela parto de z estas x. Ĝi estas skribata kiel Re z. La kompleksa funkcio Re z de argumento z estas ne holomorfa, aŭ alivorte ĝi ne havas derivaĵon en senco uzata en la kompleksa analitiko.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/6/69/Complex_conjugate_picture.svg/220px-Complex_conjugate_picture.svg.png)
La reela parto povas esti esprimita per la kompleksa konjugito kiel
- .
Por kompleksa nombro en trigonometria prezento
- z = r(cos φ + i sin φ) aŭ z = r eiφ
la reela parto estas
- Re z = r cos φ.