Regajnu la Stratojn

Regajnu la Stratojn (RTS; angle Reclaim the Streets) estas grupo da homoj, kiuj kolektive kredas je komuneca posedado de publikaj spacoj. Oni kelkfoje karakterizas ĝin radikala rezist-movado kontraŭstaranta financan korporacian tutmondiĝon, kaj pli signife la uzadon de aŭtomobiloj kiel la plej grava vetur-rimedo.

Regajnu la Stratojn
rezisto
Komenco 1991 vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Regajnu la Stratojn ofte okazigas ne-perfortajn strat-regajnajn eventojn, kiel ekz. "invadi" gravan stratonŝoseon por festumi. Dum tio ĉi obstrukcas normajn uzantojn, kiel aŭtistojn kaj bus-uzantojn, la filizofio de Reclaim the Streets konstatas, ke tiuj uzantoj mem estas la obstrukcantoj, kaj ke okupante la stratojn oni liberigas ilin kiel publikaj spacoj. Eventoj de RTS norme estas spektaklaj kaj buntaj, kun dancado, haltigado de trafiko, kaj kelkfoje brutaleco. La festojn tre influas la brita moderna festkulturo ("raves").

Strat-festoj de Regajnu la Stratojn estas okazintaj tra Eŭropo, Aŭstralio, Nord-Ameriko kaj Afriko.

Eksteraj ligiloj redakti