Regiona politiko estas ĝenerale grupo de iloj, per kiuj devas esti nuligitaj aŭ almenaŭ malaltigitaj diferencoj en ekonomia evoluo de regionoj.

Konceptoj de regiona politiko redakti

Estas konataj du konceptoj. Tradicia koncepto estis uzita ĝis duono de 1970-aj jaroj, poste venas nova koncepto, kiu estas uzata ĝis nun en multaj eŭropaj landoj.

Atributo Tradicia Nuntempa
Regionoj Geografie relative permanentaj problemaj regionoj Geografie relative rapide ŝanĝantaj problemaj regionoj
Problemoj Disvolviĝo / Neprogresinteco Strukturaj ŝanĝoj
Strategio Regiona kresko Regiona novigado
Iloj Interregionaj transdonado (ekzemple de financoj) Mobilizado de internaj fontoj
Orientiĝo je Kapitalo, grandaj firmaoj Informoj, teĥnologioj, servoj, malgrandaj kaj mezaj firmaoj
Organizformo Centraligado Malcentraligado

Historio redakti

Regiona politiko en Britio redakti

En Britio estis komence de 1930-aj jaroj problemoj pro ekonomia krizo kun maldungateco. En Londono kaj en sudorienta parto de lando estis maldungateco 14 %, en nordokcidenta kaj nordorienta Britio kaj en Skotlando estis maldungateco 25 %, en regiono de Kimrio eĉ 36 %. Temis pri regionoj, en kiuj estis ĉefa industrio karboproduktado, ferindustrio aŭ tekstilindustrio. En jaro 1934 estis akceptita dokumento "Leĝo pri specialaj teritorioj", per kiu oni difinis problemajn regionojn kaj difinis regulojn kaj metodojn de helpo - ĉefe temis pri plibonigado de infrastrukturo.

Regiona politiko en Francio redakti

Regiona politiko en Francio komencis evolui post dua mondmilito, kiam oni subtenis evoluon de aliaj regionoj kaj malsubtenis Parison. Celo estis subteni 12 metropolojn - ekzemple Bordeaux, LilleMarseille.

Regiona politiko en Italio redakti

En 1950-aj jaroj estis akceptita plano Cassa per il Mezzogiorno, per kiu lanĉis industriiĝo de plej suda parto de Italio (tiam ĉefe agrikultura).

Regiona politiko de Eŭropa Unio redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Regiona politiko de Eŭropa Unio.

Celo malaltigi diferencojn en ekonomia nivelo de regionoj kaj membraj ŝatoj estis listigita jam en traktato pri la fondo de la Eŭropa Komunumo, sed tiam la ses fondantaj ŝtatoj havis kompareblan ekonomian nivelon. Maljam en jaro 1975 estis fondita Eŭropa fonduso de regiona evoluo, do du jaroj post kiam membriĝis Britio, Danio kaj Irlando.

Literaturo redakti

  • doc. RNDr. René Wokoun, CSc.. (2008) Regionální rozvoj - východiska regionálního rozvoje, regionální politika, teorie, strategie a programování. Linde Praha, a.s.. ISBN 978-80-7201-699-0.
  • Jan Stejskal. (2009) Regionální politika a její nástroje. Portál. ISBN 978-80-7367-588-2.
  • doc. RNDr. René Wokoun, CSc.. (2001) Úvod do regionálních věd a veřejné správy. IFEC s.r.o.. ISBN 80-86412-08-3.

Vidu ankaŭ redakti