Regiono Buĥaro

regiono de Uzbekio

La regiono Buĥaro, Baĥara regionoprovinco Buĥaro (uzbeke Buxoro viloyati / Бухоро вилояти) estas regiono (viloyat) de Uzbekio situanta en la sudokcidento de la lando. La dezerto Kizilkumo okupas gravan parton de la teritorio. Ĝi havas limojn kun Turkmenio, kun la regionoj Navojo, Kaŝkadarjo, iom de la regiono Ĥorezmo, kaj de Karakalpakio. Ĝi kovras areon de 40 300 km². La loĝantaro estas kalkulata je 1 525 900, kun 71 % loĝantaj en la kamparo. Buĥaro estas dividata en 11 administraj distriktoj. La ĉefurbo estas Buĥaro (ĉ. 241 300 loĝantoj). Aliaj gravaj urboj estas Alato, Karakulo, Galasijo, Gazli, Giĵduvano, Kagano, Romitano, Ŝafirkano kaj Vabkento[1].

Regiono Buĥaro
Regiono

LandoUzbekio

Supermara alteco206 m [+]
ĈefurboBuĥaro
- koordinatoj40° N, 64° O (mapo)40.16666666666763.666666666667Koordinatoj: 40° N, 64° O (mapo)
Areo39 400 km² (3 940 000 ha) [+]

Loĝantaro1 543 900 [+] (2009)
Denseco39,19 loĝ./km² [+] [+]

HorzonoUTC+05:00 [+]
ISO 3166-2UZ-BU

Regiono Buĥaro (Tero)


Map
Regiono Buĥaro

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo:  Bukhara Region [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Situo sur la mapo de Uzbekio

ReferencojRedakti