Reichenbach (Glan)

La rojo Reichenbach estas 16,1 km longa, orografie dekstra flankrivero de la rivereto Glan en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.

Reichenbach
rivero
Bazaj informoj
Situo Rejnlando-Palatinato, Germanio,
Rivera reto Rejno
Longeco 9,1 km
Fluo
Fonto okcidente de Kollweiler
- Alteco super marnivelo 376 m
Enfluejo Bei Altenglan in den Glan
- Alteco 196 m
Geografio
vdr

Geografio redakti

La rivereto Reichenbach fontas okcidente de Kollweiler ĉe la suda flanko de la monto Spannagelberg sur alteco de 376 m super marnivelo. De ĉi-tie la rojo fluas sudorienten tra la vilaĝo Kollweiler. Poste ĝi turniĝas en granda arko nordokcidenten. Ĝi preterfluas okcidente la altaĵon Mühlhöhe.

Poste ĝi trafluas Reichenbach-Steegen, Oberstaufenbach, Niederstaufenbach kaj Friedelhausen kaj enfluas apud Altenglan sur alteco de 196 m super marnivelo en la rivereton Glan.

Sur sia 16,1 km longa vojo la rojo superas altodiferencon de 180 m, kio egalas al meza dekliveco de 11,2 ‰. La Reichenbach deakvigas areon de 44,158 km².

Flankriveroj redakti

La rivereto havas multajn mallongajn flankriverojn. La plej grava estas kun longeco de 4,4 km la Bosenbach, kies akvokolektan areon havas 9,281 km².

Nun sekvas la listo de la flankriveroj de la Reichenbach de la fonto al la enfluejo. Indikita estas la orografia situo[1], la longeco[2], la grandeco de la akvokolekta areo[2], la alteco de la enfluejo[1] kaj la Germana Akveja Kodo[2].

nomo
situo
longeco
[km]
akvokolekta areo
[km²]
alteco de la enfluejo
[m. s.m.]
DGKZ
Rackenbach maldekstre 1,2 0,779 280 254636312
Albersbach dekstre 1,0 2,041 279 254636314
Wintergrund dekstre 1,4 1,956 269 254636316
Kaulbach maldekstre 1,2 0,981 269 25463632
Limbach maldekstre 1,5 1,301 257 2546364
Gerschbach maldekstre 0,8 1,720 248 25463652
Lochbach maldekstre 1,5 1,417 239 25463654
Niederstaufenbach dekstre 1,3 1,032 239 25463656
Bosenbach dekstre 4,4 9,281 229 2546366
Mahrbach dekstre 0,8 0,691 229 25463672
Hütschbach maldekstre 0,8 1,212 223 25463674
Kalschbach dekstre 1,9 2,349 210 2546368

Medio redakti

La rivereto apartenas al la fajnmineralriĉaj, silikataj mezmontaraj riveretoj. La akveja strukturkvalito de la supra parto estas grandparte forte ĝis komplete ŝanĝita. La malsupra parto estas meze ĝis signife ŝanĝita. La akveja kvalito estas malsupre de Reichenbach-Steegen meze ŝarĝita (stato 2005).[2]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Topografische Karte 1:25.000
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Wasserwirtschaftsverwaltung Rheinland. Arkivita el la originalo je 2018-10-18. Alirita 2014-08-17.