Reina

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio

Reina [REJna] (Reĝino) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Reina
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 06970
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 143  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 11′ N, 5° 57′ U (mapo)38.187777777778-5.9494444444444Koordinatoj: 38° 11′ N, 5° 57′ U (mapo) [+]
Alto 705 m [+]
Areo 64,7 km² (6 470 ha) [+]
Reina (Hispanio)
Reina (Hispanio)
DEC
Reina
Reina
Situo de Reina

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Reina (Badajoz) [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas reginos. La censita populacio en 2008 estis nur de 196 loĝantoj.

Situo redakti

Reina estas situa en la suda parto de Ekstremaduro, je altitudo de 705 m; je 126 km de Badajoz, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 64,7 km².

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

Historio redakti

La aktuala vilaĝeto de Reina devenas el la antikva romia urbo de Regina Turdolorum, vojkruce de la du ŝoseoj kiuj ligis la urbojn de Córdoba kaj Mérida. En tiu epoko estis pli loĝata vilaĝo, de preskaŭ 4.000 loĝantoj, kiuj disponis el trinkebla akvo pere de akvedukto. La stratoj estis ampleksaj kaj kunarkaj, kun subtera kloakaro kiu enfluis en la aktualaj rojoj de San Blas kaj San Pedro.

Monumentoj redakti

La murigita konstruaĵaro havis 14 turojn kaj defendis alian internan areon el kio restas malmulte. Estas ankaŭ cisternoj, similaj al tiuj de Cáceres kaj Medellín. La murego kiu konserviĝas estas de la epoko de almohadoj (12-a jarcento), kun diversaj postaj restaŭroj. Inter ili tiuj de la Superlo de la Ordeno de Santiago don Alonso Cárdenas (15-a jarcento) kaj aliaj en 1515 kaj 1575.

En la antikva alkazabo konserviĝas ermitejo de la 15a jarcento kies deveno iras al la epoko de Visigotoj.

Eksteraj ligiloj redakti