Reinhart GUIB (naskiĝinta la 26-an de novembro 1962 en Mediaș) estas transilvania sakso, teologo kaj ekde 2010 episkopo de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio .

Reinhart Guib, episkopo de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio

Vivo redakti

Post studo de teologio inter 1984 kaj 1989 je Sibio li trapasis la vikariecon en la komunumo de Făgăraș. En 1990 li estiĝis paroĥestro en Ticușul Vechi - komunuma sidejo de la fideluloj de Ticușu. Tiam tuj post la finiĝo de la komunisma reĝimo en Rumanujo la religia vivo minacitis kaj tristigitis pro la amasa elmigrado de germanlingvanoj el Rumanujo. Inter ili estis ne malmultaj animzorgantoj. en 1994 li iĝis paroĥestro en sia naskiĝurbo kaj en 1995 li aldone komisiitis pri dekaneco de la eklezia subdistrikto de Mediaș. Aŭtomate li ekresponsis pri la inspektado en kamparanoj komunumoj. La komunumoj de Bazna, Boian (Bazna), Ighișu Nou, Târnava, Blăjel, Băgaciu, Moșna, Nemșa kaj Târnăveni rekte estis sub lia zorgado pro manko de surloka animzorganto.

En 1997 li elektitis ano de la landa konsistorio. Krom multaj vizitadoj gravis tiam administri bone la ekleziajn terenojn kiuj paŝo post paŝo redonitis fare de la ŝtato. Multaj procesoj kaj intertraktoj por fino de tiuj tiklaj aferoj necesis. En 2000 li elektitis prezidanto de la Defendkirka-protektsocieto de Mediaș (KBSV).[1] En 2002 li iĝis afergvidanto administra-financa je Mediaș.

Guib ankaŭ partoprenis la novestigon de la pordiaspora helporganizo Gustav-Adolf-Werk kiun li prezidantis inter 2003 kaj 2009. Danke al liaj spertoj gajnitoj en malurbaj komunumoj kaj pri komunum-reestigoj en urboj li nomumitis en 2007 episkopa vikario.[2]

En la 27.11. 2010 li elektitis episkopo; solena enkonduko faritis en la 12.12.2010 en Sibiu.[3]

Reinhart Guib estas kunedza havante tri gefilojn. Ĝis ekepiskopeco la familio vivis en Mediaș.[4][5]

Referencoj redakti