Reinhold Scheibler

Reinhold SCHEIBLER (ŝajbler), (ps. Espero), germano, privatinstruisto, direktanto de 3 ĥoristaroj kaj regiona direktanto de laborista ĥorunuiĝo. Gvidas jam de 20 jaroj la grupon en Wurgwitz. Propagandas ĉefe inter instruistoj kaj laboristoj. Artikoloj precipe en ped. gazetoj kaj en „Sennaciulo“. Verkis statistikon pri Esperanto en la lernejoj de Saksujo, 1925.