Reinoso [rejNOso] estas loĝloko kaj municipo en la centroriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la sudo de la komarko La Bureba.

Reinoso
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 09248
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 16  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 31′ N, 3° 23′ U (mapo)42.511111111111-3.3819444444444Koordinatoj: 42° 31′ N, 3° 23′ U (mapo) [+]
Alto 880 m [+]
Areo 9 km² ( 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Reinoso (Provinco Burgoso)
Reinoso (Provinco Burgoso)
DEC
Reinoso
Reinoso
Situo de Reinoso
Reinoso (Hispanio)
Reinoso (Hispanio)
DEC
Reinoso
Reinoso
Situo de Reinoso

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Reinoso [+]
vdr

Geografio redakti

 
Turarko.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,51 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 15 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis preskaŭ 200 loĝantojn el la 1850-aj jaroj.

Ĝi distas 37 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj 7 km de Briviesca, komarka ĉefurbo. Ĝi limas norde kun la municipo Briviesca, oriente kun Briviesca kaj Prádanos de Bureba, okcidente kun Galbarros kaj sude kun Briviesca kaj Castil de Peones.

Historio redakti

Estas dolmeno de Neolitiko kaj tombejo de Ĥalkolitiko (inter 3 300 kaj 3 000 a.K.).

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En dokumento de la Monaĥejo de Oña, datita en 1071, enstas la plej frua mencio de la loko.​ Du jarcentojn poste oni menciis la lokon (nun literumita Rinoso) en la kalkulo de pruntoj de la pastraro de Briviesca farita en tempo de la episkopo don Aparicio (1247-1257) kaj de don Juan Domínguez.​

Ĝi estis en la kvaropo Cuadrilla de Prádano, unu de la sep dividaĵoj de la Merindad de Bureba, apartenanta al la partido de Bureba, kun reĝa jurisdikcio kaj propra vicurbestro.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo de Sankta Johano.

Estas ventogeneratoroj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti