Rejet-de-Beaulieu
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Beaulieu |
Rejet-de-Beaulieu estas franca komunumo lokita en la departemento Nord kaj en la regiono Nordo-Kaleza Markolo. Ĝi havis 237 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.
Rejet-de-Beaulieu | |
---|---|
komunumo en Francio | |
Blazono | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Hauts-de-France |
Departemento | Nord |
Arondismento | Cambrai |
Kantono | Le Cateau-Cambrésis |
INSEE kodo | 59496 [+] |
Poŝtkodo | 59360 |
Kodo laŭ INSEE | 59496 |
Politiko | |
Urbestro | S-ino Augustine Noirmain 2008-2014 |
Demografio | |
Loĝantaro | 237 (1 999) |
Loĝdenso | 37 loĝ./km² |
Geografio | |
Koordinatoj | 50°02′35″N 3°37′57″O / 50.04306°N, 3.6325°O (mapo) Koordinatoj: 50°02′35″N 3°37′57″O / 50.04306°N, 3.6325°O (mapo) |
Alto | 134 m - 158 m |
Areo | 6,35 km² |
Horzono | UTC +1 (+2 somere) |
50° 02′ 35″ Nordo 3° 37′ 57″ Oriento / 50.0430555556 °N, 3.6325 °O (mapo) | |
Alia projekto | |
Vikimedia Komunejo Rejet-de-Beaulieu [+] | |
Geografio redakti
Rejet-de-Beaulieu situas en la natura regiono Cambrésis, de kiu Cambrai estas la historia ĉefurbeto. Tiu regiono ĉefe konsistas el malaltaj ebenaĵoj kaj vastaj agroj. La areo ĉirkaŭ la urbeto Le Cateau-Cambrésis restas tamen sufiĉe proksima al Avesnois : ankoraŭ videblas verdaj paŝtaĵoj kaj heĝoj kaj ne la agroj de Cambrésis.
Rejet-de-Beaulieu etendiĝas sur 6,35 km².
Historio redakti
En 1896, Rejet-de-Beaulieu estis apartigita el Catillon-sur-Sambre kaj fariĝis aparta komunumo. Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ino Augustine Noirmain, kiu do fariĝis la loka urbestro.
Vidindaĵoj redakti
La kapelo de Sankta Huberto, lokita en la domareto Petit Cambrésis, estis starigita en 1734 kaj dediĉita al Sankta Huberto, sankta kristana episkopo kaj patrono de la paroĥo.
Administrado redakti
Rejet-de-Beaulieu apartenas al la kantono de Le Cateau-Cambrésis, kies ĉefurbo estas Le Cateau-Cambrésis. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Cambrai, unu el la 6 arondismentoj de la departemento Nord.