Rheinisches Industriemuseum

muzeo en Germanio
(Alidirektita el Rejnlanda Industrimuzeo)
w1

LVR-Industriemuseum (eo:Rejnlanda Industrimuzeo) estas malcentra muzeo de la regiona ligo Rejnlando (LVR). Ĝis oktobro de 2008 ĝi nomiĝis Rheinisches Industriemuseum, mallonge RIM.[1]

Rheinisches Industriemuseum
industry museum
Lando Germanio vd
Situo Nordrejn-Vestfalio
Estiĝo 1984
Koordinatoj 51° 28′ 28″ N, 6° 50′ 56″ O (mapo)51.47446.84889Koordinatoj: 51° 28′ 28″ N, 6° 50′ 56″ O (mapo)
Map
Rheinisches Industriemuseum
Retpaĝo http://www.industriemuseum.lvr.de/de/startseite.html
vdr
Rejnlanda Industrimuzeo je Oberhausen

Historio redakti

La Rejnlanda Administrejo de Monumento-Zorgado samkiel la Rejnlanda Muzeo-Administrejo planis la muzeon en la 1970-aj jaroj. La 10-an de majo 1984 la regiona ligo Rejnlando fondis la muzeon kiel "muzeo por industria kaj sociala historio". La starigon subtenis la landa registaro de Nordrejn-Vestfalio, la ŝtata monumentzorgado , la partoprenantaj urboj kaj financsubtenaj asocioj je la respektivaj starlokoj.

La devizo de la muzeo tekstas: „Ses lokoj, unu muzeo“. En monumentprotektataj, ofte komplete konserviĝintaj fabrikoj ĝi montras ne nur la teknikajn aspektojn de la labormondo de la industria erao, sed ankaŭ muzee prezentas socian, socialajn kaj aliajn historiajn kampojn. Ĉi-rilate la koncepto de la muzeo kare distingiĝas disde aliaj teknikaj aŭ liberaeraj muzeoj. Tipaj branĉoj de la rejnlanda industrio estis produktado resp prilaborado de teksaĵoj, metalo, papero kaj elektro.

Jen la ses starejoj:

  • en Oberhausen troviĝas la iama zinkfabriko Altenberg (rekte ĉe la ĉefstacidomo de Oberhausen), de „muzeo-kajo“ (malfunkciigita kajo ĉe la relparoj 4 kaj 5 de la ĉefstacidomo kun lumpartituro kaj artobjektoj), „Muzeo Eisenheim“ (la plej antikva laboristo-domaro de la Ruhr-regiono en Oberhausen Osterfeld, la „Ferfandejo St. Antony“ (unua ferfandejo en la Ruhr-regiono) kaj la Industri-Arĥeologia Parko. Krome en Oberhausen troviĝas la ĉefstokejo kaj la centra administrejo de la muzeo.
  • en Ratingen la teksfabriko Cromford, la unua fabriko sur la kontinento
  • en Solingen la transformforĝejo Hendrichs
  • en Bergisch Gladbach la papermuzeo Alte Dombach
  • en Engelskirchen la kotonŝpinejo Ermen & Engels, kie parencoj de Friedrich Engels proksimume 1900 konstruis unu el la unuaj elektrejoj en la valo de la rivero Agger kaj en la urboparto Bickenbach Oelchenshammer, la lasta funkcipova akvopelata forĝomartelo en la supra Berga montaro
  • en Euskirchen tukfabriko Müller kaj la muzeogastejo Mottenburg

Kune kun la Vestfalia Industrimuzeo de la regiona ligo Vestfalio-Lipo (LWL), la Rejnlanda Industrimuzeo montras la plej gravajn industribranĉojn kaj la ampleksan industrihistorion en Nordrejn-Vestfalio. Kune ili eldonas la revuon Industrie-Kultur (kvarfoje ĉiujare de eldonejo Klartext), kiu prezentas lokojn, objektojn kaj pejzaĝojn de la industrierao el ambaŭ muzeoj kaj ankaŭ el aliaj en- kaj eksterlandaj.

Krome ekzistas kunlaboro kun Museu de la Ciència i de la Tècnica de Catalunya en Hispanujo kaj Ecomusée Le Creusot Montceau Les Mines en Francujo.

Starlokoj de la muzeoj estas ero de regionaj kaj transregionaj retoj de industrikulturo, ekz. en la Industriekultur Bergisches Land e.V., en la Itinero de la Industrikulturo en la Ruhr-regiono.

En la Peter-Behrens-Domo en Oberhausen, la iama ĉefa stokejo de ŝtaluzino de Gutehoffnungshütte, nun troviĝas la centra kolektejo de la muzeo.

Referencoj redakti

  1. Gazetara deklaro de la regiona ligo Rejnlando Arkivigite je 2013-10-14 per la retarkivo Wayback Machine: Einheitlicher Markenname eingeführt - LVR- Angebote sollen besser erkennbar sein, 22-an de oktobro 2008

Eksteraj ligiloj redakti