Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Renate BERNDT (naskiĝis la 30-an de septembro 1940 en Berlino) estas germana esperantistino, kiu kune kun sia edzo Dieter gvidis Esperanto-kursojn, tradukis kaj skribis por Esperanto-gazetoj kaj agadis en la Kulturliga Esperanto-grupo en Berlino-Lichtenberg kaj por la amikaj  rilatoj al Esperanto-grupo en Pardubice.

Renate Berndt
Persona informo
Naskiĝo 30-an de septembro 1940 (1940-09-30) (83-jaraĝa)
en Berlino
Familio
Edz(in)o Dieter Berndt
Okupo
Okupo esperantisto
vdr

Vivo redakti

Post kiam la patro de Renate Berndt estis falinta dum la milito, ŝia patrino kun la filino translokiĝis de Berlino al Pirna. Tie vivis la gepatroj kaj la fratino de la patrino. En Pirna Renate kreskiĝis kaj vizitis la lernejon.

De 1959 ĝis 1964 ŝi en Lepsiko unue faris praktikan jaron kaj poste studis kaj diplomiĝis kiel interpretistino kaj tradukistino por franca kaj rusa lingvoj.

En 1964 ŝi en Pirna edziniĝis al Dieter Berndt, kun kiu ŝi en 1965 translokiĝis al Berlino. Tie la 9-an de septembro 1967 ŝi naskis la filon Joachim (Joaĥim).

Ŝi laboris kiel interpretistino, tradukistino, fremdlingva redaktorino kaj kunlaborantino ĉe Asocio de Blinduloj.

Ankaŭ  la ĉeĥan lingvon ŝi scipovas .

Esperanto-agado redakti

Esperanton Renate Berndt jam lernis en 1957 en Pirna.

Ŝi kune kun la edzo Dieter gvidis ekde 1965 surbaze de komune ellaboritaj instrumaterialoj la unuajn Esperanto-kursojn post fondo de Distrikta Laborrondo Esperanto en Berlino (DLE Berlino) kadre de Germana Kulturligo. Ŝi, parte komune kun la edzo, tradukis kaj skribis por la Esperanto-gazetoj der esperantist, PACO kaj Berlina Informilo (Orienta Berlino).[1]

Ŝi ankaŭ sin engaĝis ekde 1986 en Kulturliga Esperanto-grupo en Berlino Lichtenberg,  gvidita de la edzo, kaj por la amikaj rilatoj de tiu ĉi grupo kun Esperanto-Klubo en Pardubice.[2]

Post la unuaj 10 jaroj en 1983 Renate Berndt jam resumis:

„Se ni nun post dek jaroj konsideras niajn rilatojn, ni povas esti kontentaj. Ni reciproke eksciis multe pri la vivo de niaj grupoj, pri la urboj, en kiuj ni loĝas, pri la Esperanto-movado en niaj landoj. Kulminoj ĉiam estas la reciprokaj vizitoj. Jam ofte la berlinaj esperantistoj vizitis la urbon Pardubice kaj la pardubicanoj Berlinon. Dum tiuj vizitoj ni ekkonis unuj la aliajn kaj estiĝis multaj personaj amikecoj inter la unuopaj membroj de ambaŭ grupoj. Ni komune dancis kaj kantis. Komune ni ekskursis piede al Kunětická Hora, per vagonaro al Potsdam, per aŭtoj al diversaj lokoj en la ĉirkaŭaĵo de Pardubice, per ŝipoj sur la berlinaj lagoj. Ni komune surgrimpis la plej altan monton en Krkonoše kaj per lifto leviĝis sur la televidan turon en Berlin. Ni travivis neforgeseblajn semajnfinajn tagojn en montara kabano en Krkonoše kaj vizitis la Internacian Renkontiĝon ĉe Krossinsee, aŭ aliajn grandajn aranĝojn de la Esperanto-movado en niaj landoj."[3]

Referencoj redakti

  1. Fritz Wollenberg (red.), Esperanto-Ligo Berlino: Esperanto Lingvo kaj Kulturo en Berlino. Jubilea libro, 1903 - 2003, , Mondial Nov-Jorko kaj Berlino, 2006, p, 256, ISBN 1-59569-043-3, p. 256
  2. Ekspozicio de Esperanto-Ligo Berlino kunlabore kun la Muzeo Lichtenberg "10 Jahre Zamenhofpark - Esperanto-Kultur in Berlin-Lichtenberg" (10 jaroj Zamenhofparko - Esperanto-kulturo en Berlino-Lichtenberg). Malfermo en Urbodomo Lichtenberg: 9-a de aŭgusto 2019.
  3. Renate Berndt: „10 jaroj – Jubileo“ (Pri la 10-jara jubileo de la amikaj rilatoj de Esperanto-kluboj en Berlino-Lichtenberg kaj Pardubice. En: Berlina Informilo (Orienta Berlino) 1/1983, p. 5