Respublika (partio de Kirgizio)

La partio Respublika - kirgize kaj ruse cirile Республика - estas politika partio en Kirgizio. Fondis kaj gvidas ĝin la politikisto Omurbek Babanov (cirile Омурбек Бабанов), unu el la plej riĉaj entreprenistoj de Kirgizio. La partio fondiĝis en junio 2010. Por la parlamenta baloto de 2010 la partio kampanjis per programo substrekanta la etnan diversecon de Kirgizio. La partio ricevis la voĉojn el 13 procentaĵoj de la voĉdonintoj en tiu parlamenta baloto - el tio rezultis 23 el la 120 parlamentanaj seĝoj por la partio. Tiubalote ĝi estis la kvara el kvin partioj, kiu ricevis pli ol 5 procentaĵojn de ĉiuj voĉoj kaj sekve rajtas reprezentiĝi en la parlamento.

Respublika
Республика
Emblemo de Respublika
partio
Lando  Kirgizio
Estro Omurbek Babanov (cirile Омурбек Бабанов)
Fondiĝo junio 2010
Ĉefa sidejo Biŝkeko
Ideologio klasika liberalismo
Retejo respublika.kg
vdr