Reunia saksikolo
La Reunia saksikolo aŭ Tekteko, Saxicola tectes[1], estas afrotropisa birdo el la Muŝkaptuledoj, iam konsiderata de la Turdedoj en la genro Saxicola. Ĝi estas endemia de la insulo Reunio. Tiu malgranda paserina birdo estas komuna en klarejoj kaj malfermaj montararbustejoj. Ĝiaj superokulaj strioj estas la plej elstara ekstera diferenco kun la Saxicola torquata, la Afrika saksikolo, kies brovoj estas nigraj.
Reunia saksikolo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Reunia saksikolo, iĉo
Reunia saksikolo, ino
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Saxicola tectes (Gmelin, 1789) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Ĝi estis dumtempo inkludita en la "Komuna saksikolo" (Saxicola torquata), sed ĝi estas tre distinga; ĝi estas insula posteulo el la Afrika saksikolo. Ties prauloj diverĝis el stirpo de subsahara Afriko kaj disvastiĝis tra la tuta kontinento antaŭ 2-2.5 ma dum la Malfrua Plioceno.(Wink et al. 2002)
Vidu ankaŭ
redaktiReferencoj
redakti- BirdLife International (2004). Saxicola tectes. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 12a Majo 2006.Malplej zorgiga
- Wink, M.; Sauer-Gürth, H. & Gwinner, E. (2002): Evolutionary relationships of stonechats and related species inferred from mitochondrial-DNA sequences and genomic fingerprinting. British Birds 95: 349-355. PDF plena teksto
- ↑ Etimologio: Saxicola devenas el la latina saxum, roko + incola, loĝanto, dum tectes estas latineca onomatopeo laŭ la alvoko de la specio; komparu kun la Reunikreola nomo, tec-tec.