Revenga de Campos [reBENga deKAMpos] estas municipo en la centro de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Tierra de Campos.

Revenga de Campos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34447
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 136  (2023) [+]
Loĝdenso 6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 17′ N, 4° 29′ U (mapo)42.283888888889-4.4825Koordinatoj: 42° 17′ N, 4° 29′ U (mapo) [+]
Alto 763 m [+]
Areo 22,41 km² (2 241 ha) [+]
Revenga de Campos (Provinco Palencio)
Revenga de Campos (Provinco Palencio)
DEC
Revenga de Campos
Revenga de Campos
Situo de Revenga de Campos
Revenga de Campos (Hispanio)
Revenga de Campos (Hispanio)
DEC
Revenga de Campos
Revenga de Campos
Situo de Revenga de Campos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Revenga de Campos [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 22,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 147 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 700 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 38 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio estas ĉe la Jakoba Vojo de Francio, inter Frómista kaj Carrión de los Condes.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado. La 30an de Oktobro 1517 venis ĝis Revenga de Campos la imperiestro Karolo la 5-a, kie li tranoktis en kampardomo ĉirkaŭita de akvo al kiu oni alvenis tra levponto.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj kolombejoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejo, blazondomoj, kolombejoj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti