Reveni hejmen

Sud-Koreaj filmoj

Reveni hejmen ( 집으로 "Jibeuro" angle: "The Way Home") estas premiita filmo de la jaro 2002, verkita kaj reĝisorita de Li Jeong-Hyang. Ĝi rakontas la teneran historion de malsana kaj malriĉa avino kaj ŝia nepo, kiu naskiĝis en la ĉefurbo Seulo, Sud-Koreio, sed devas veni loĝi kun la avino en kampara vilaĝo dume lia patrino serĉas laboron. La filmo, kiu memorigas al la plej juna generacio la senkondiĉan amon kaj la seninteresan vartadon de la geavoj, gajnis la premion ekvivalenta al Oskaro de Sud-Koreio kiel plej bona filmo kaj skripto.

Reveni hejmen estis dua plej spektata filmo el la korea filmaro en 2002. Ĝi estis lanĉita per DVD, kun anglalingvaj subtekstoj, en 2003 far Paramount.