Revilla de Collazos

Revilla de Collazos [reBIlja dekoLJAzos] estas municipo en la centronordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Páramos-Valles.

Revilla de Collazos
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34407
Demografio
Loĝantaro 78  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 38′ N, 4° 30′ U (mapo)42.629722222222-4.5041666666667Koordinatoj: 42° 38′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 930 m [+]
Areo 20,56 km² (2 056 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Revilla de Collazos (Provinco Palencio)
Revilla de Collazos (Provinco Palencio)
DEC
Revilla de Collazos
Revilla de Collazos
Situo de Revilla de Collazos
Revilla de Collazos (Hispanio)
Revilla de Collazos (Hispanio)
DEC
Revilla de Collazos
Revilla de Collazos
Situo de Revilla de Collazos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Revilla de Collazos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Preĝejo de Sankta Andreo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 20,56 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 79 loĝantojn. Ĝi perdis multajn loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 250 loĝantojn el la jaro 1900. Ĝi distas 80 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la romanika preĝejo de Sankta Andreo. Menciendas la bela kolon-statuo probable devena el malaperinta fenestro, kiu estis hazarde trovita fine de la 20-a jarcento dum reparado de la ĉefaltaro. Ĝi montras figuron de barbulo, de prilaboritaj trajtoj, kiu ludas kvinkordan muzikilon, reproduktitan ege detale; ĝi estas datebla de mezo de la 12-a jarcento, same kiel la origina kirko.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti