Revolucia kanto
Revolucia kanto estas kantebla muzikaĵo, kiu laŭdas aŭ gloras revolucion, eble eĉ funkcias kvazaŭ himno de iu revolucia movado.
Ekzemploj redakti
Foje tiaj kantoj iĝas himnoj de regnoj, kiuj ekestas rezulte de revolucioj. Ekzemploj:
- La Marsejezo, kanto de la Franca Revolucio, iĝis himno de respublika Francio.
- La Internacio estas himno de Sovetio inter 1918 kaj 1944.
La Internacio kiel himno de socialista revolucio redakti
La Internacio devenis el la revolucia movado ĉirkaŭ la Pariza Komunumo, kiu maldaŭre sukcesis en 1871 krei liberecisman socialistan memstaran urbon. Aŭtoro de La Internacio, Eugène Pottier, estis ano de tiu komunumo. Sekve la influhava socialista organizaĵo Dua Internacio adoptis la kanton kiel movada himno dum la 1890-aj jaroj.
Temoj de aliaj socialistaj kantoj redakti
- La Rusa Revolucio
- La Hispana Enlanda Milito
- Kontraŭmilitismo
- La usona labormovado