Eugène Pottier

franca poeto kaj revoluciulo. Li estis la aŭtoro de la teksto de La Internacio

Eugène POTTIER [eŭjen potie] (naskiĝis la 4-an de oktobro 1816 en Parizo, mortis la 6-an de novembro 1887 en Parizo) estis franca poeto kaj revoluciulo. Li estis la aŭtoro de la teksto de La Internacio.

Eugène Pottier
Eugène Pottier par Étienne Carjat (cropped).jpg
Persona informo
Eugène Pottier
Naskonomo Eugène Edine Pottier
Naskiĝo 4-an de oktobro 1816 (1816-10-04)
en Parizo
Morto 6-an de novembro 1887 (1887-11-06) (71-jara)
en Parizo
Tombo Tombejo Père-Lachaise [#]
Etno Francoj [#]
Lingvoj franca [#]
Ŝtataneco Francio [#]
Partio Socialist Labor Party of America [#]
Profesio
Okupo poeto • politikistoverkisto • komunardo • desegnisto [#]
Verkado
Verkoj La Internacio [#]
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Eugène Pottier estis surŝtofa desegnisto. Li partoprenis la Revolucion de 1848, la batalojn dum la pariza sieĝo en 1870 kaj la Parizan komunumon de 1871 kies elektito li estis. Pottier partoprenis la batalojn de la Sanga Semajno kaj ekziliĝis al Anglio. Li estis mortkondamnita kaj ekziliĝis al Usono de kie Pottier revenis post la amnestio de 1880. Li plu publikigadis poemojn, sed restis malmulte konata kaj malriĉa kaj mortis en mizero. Kelkaj monatoj antaŭ Pottier mortis, siaj amikoj publikigis siajn Revoluciaj Kantoj.

Pottier famiĝis en 1888, kiam Pierre De Geyter en Lille komponis muzikon por unu el la Revoluciaj Kantoj: La Internacio.

Pottier estas entombigita en la tombejo Père Lachaise en Parizo.

Eksteraj ligilojRedakti