Rexburg (Idaho)

urbo de Idaho en Usono

Rexburg estas urbo en la orienta parto de la usona ŝtato Idaho. Ĝi situas en, kaj estas la ĉefurbo de, Kantono Madison.

Strato en la centro de Rexburg, vespere, en 2007
Rexburg
urbo
Situo de Rexburg (ruĝa) enkadre de Kantono Madison, kaj de Kantono Madison en Idaho
Oficiala nomo: Rexburg
Moto: "America's Family Community"[1]
Ŝtato Usono Usono
Federacia ŝtato Idaho
Kantono Kantono Madison
Situo Rexburg
 - alteco 1 483 m s. m.
 - koordinatoj 43° 49′ N 111° 47′ U / 43.817 °N, 111.783 °U / 43.817; -111.783 (mapo)
Areo 25,49 km² (2 549 ha)
 - de tero 25,28 km² (2 528 ha)
 - de akvo 0,21 km² (21 ha)
Loĝantaro 25,732 (2010)
 - loĝantaro 2 25 484 (proks., 2 012)
Denseco 1,01 loĝ./km²
Municipigita[2] 1883
Horzono MST (UTC-7)
 - somera tempo MDT (UTC-6)
Poŝtkodo 83440, 83441, 83460
Telefona antaŭkodo 208
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Situo de urbo en Usono
Vikimedia Komunejo: Rexburg, Idaho
Retpaĝo: City of Rexburg, Idaho Website (angle)

Rexburg situas supre de ŝilda vulkano. En la ĉirkaŭaĵo de Rexburg troviĝas pluraj aliaj vulkanoj de diversaj specoj. Pro la vulkane riĉigita grundo la regiono produktas famkonatajn grandajn, amele riĉajn terpomojn.

En 1976 Rexburg suferis plurtagan subakviĝon pro inundo kaŭzita de la disfalo de la digo Teton. Muzeo pri la inundo kaj aliaj aspektoj de la historio de Rexburg troviĝas en la mormona tabernaklo.

La urbo estas centro de mormonismo, havante templon kaj tabernaklon, kaj estante la sidejo de la universitato BYU-Idaho.

Referencoj redakti

  1. City of Rexburg, Idaho. City of Rexburg, Idaho. Alirita September 2, 2012.
  2. Rexburg, Idaho. City-Data.com. Alirita September 2, 2012.
  • Bazita sur la angla Vikipedio.