Rhön-klubo (germane: Rhönklub) estas landlimtrapasanta loka historia kaj distra klubo en Bavario, Hesio kaj Turingio, kun proksimume 25,000 membroj en 88 branĉoj estante unu el la pli grandaj germanaj libertemppasigaj kluboj en la Unuiĝo de germanaj montaraj kaj migradaj kluboj (Verband Deutscher Gebirgs- und Wandervereine).

Rhönklubo
Rhönklub e.V.
conservation organization • hiking club
Komenco 6-a de aŭgusto 1876 vd
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Fulda
Situo Distrikto Fulda
Membro de Association of german hiking clubs • Association of bavarian hiking clubs vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
Memorŝtonoj kluba sur Gansberg-monto

Celoj redakti

La klubo estis fondita la 6-an de aŭgusto 1876 en Gersfeld kun la celo de malfermado de la Rhön-montaro kiel migra kaj distra areo. Ĝia celo hodiaŭ estas la konservado de la altvalora natur- kaj kulturzono de Rhön i.a. sub ekologiaj vidpunktoj, kiel:

  • la konservado de raraj plantoj
  • la prizorgo de indiĝenaj bestoj kaj la ĝenerala protekto de faŭno
  • la konservado de valoraj kulturaj ejoj
  • la kreskigado de loka kutimoj kaj moroj
  • la konservado de lokaj popolkantoj
  • la sperta parolado de la surlokaj dialektoj
  • la prizorgo de malnovaj kulturaj objektoj

Prezidantoj redakti

de ĝis nomo
1876 1904 Justus Schneider (kuracisto)
1904 1913 Karl Wegener (arkitekto)
1913 1939 Hugo Pfeiffer (konsilisto)
1939 1961 Oswald Milker
1961 1976 Josef Hans Sauer
1976 1989 Alfons Lühn
1989 2011 Regina Rinke
2011 2013 Ewald Klüber (inĝeniero, 1948–2014)
2014 ĝis nun Jürgen Reinhardt

Kabanoj redakti

 
Rhönklubhütte Oberbach (2019)

Rhönklubo kaj ties subsekcioj starigis dum la unuaj jaroj kaj jardekoj post la fondiĝo ses grandajn montodomojn kaj pli ol 30 kabanojn je ludonado ĉie ajn en la regiono de Rhon invitonte migrademulojn. Jenas la domoj kaj kabanoj en la Rhön-regiono:

  • Burganlage Lichtenburg
  • Dermbacher Hütte
  • Emberghütte
  • Fuldaer Haus
  • Karl-Heise-Hütte
  • Kissinger Hütte
  • Melkerser Wanderhütte
  • Meininger Hütte
  • Milseburghütte
  • Neustädter Haus
  • Öchsenberghütte
  • Rauschenberghütte
  • Rhönklubhütte am Eichenzeller Wartturm
  • Rhönklubhütte Eiterfeld
  • Rhönklubhütte Oberbach
  • Salzunger Hütte
  • Schweinfurter Haus
  • Wanderheim Rother Kuppe
  • Waldheim Niesig
  • Wanderhütte auf dem Pleß
  • Würzburger Haus

Literaturo redakti

  • Rhönklub (eld.): Schneiders Rhönführer. Offizieller Führer des Rhönklubs. Verlag Parzeller, 2005, Fulda, ISBN n3-79000-365-4, pp. 96 ss
  • Rhönwacht (organo), 2006/2 (aprilo-junio)

Eksteraj ligiloj redakti