Riña de gatos

romano de Eduardo Mendoza

Riña de gatos. Madrid 1936 (Kata kverelo) estas trilera kaj historia romano verkita de la barcelona aŭtoro Eduardo Mendoza. Publikigita en 2010, ĝi enhavas agadon en la prema atmosfero de tumultaj kaj konspiroj propra de la Madrido de 1936, monatojn tuj antaŭ la Puĉo de julio 1936 kaj starto de la enlanda milito. En 2010 Mendoza ricevis la premion Planeta pro tiu verko, nome 601 000 €.[1]

Riña de gatos
literatura verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Eduardo Mendoza
Lingvoj
Eldonado
Ĝenro spiona romano
Loko de rakonto Madrido
Honorigoj Premio Planeta
vdr

Intrigo

redakti
Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La ĉefrolulo estas la brita hispanisto Anthony Whitelands, fakulo pri pentrarto de Diego de Velázquez, kiu alvenas al la tumulta Madrido de antaŭ la enlanda milito, en la printempo 1936. Fremda kaj nescia pri la tiutempaj politikaj ideologioj kaj la interesoj kiuj ekkunvenas al lia laboro, li finfine konstatas, ke lia vivo estas en danĝero. La intrigo estas duobla kaj temas unuflanke pri la spionado al tiu anglo fare de britoj, germanoj kaj rusoj, kaj aliflanke pri supozita pentraĵo de Velázquez, kiu estas kaŝita.

Dekomence, Whitelands alvenas al Madrido alvokita de artokomercisto Pedro Teacher, cele al taksado de kolekto de pentraĵoj de la senjoro de la Igualada, kiu loĝas en palaceto de Paseo de la Castellana kun sia edzino kaj tri el siaj filoj (Guillermo, Paquita, Lilí). La celo de la aristokrato estas, supozeble, profiti la enspezojn rezultajn de la vendo de sia kolekto por translokiĝi al Anglio, pro la kreskiĝanta socipolitika maltrankvileco de Hispanio. Sed la vera motivo pro kiu li bezonas Anthony Whitelands estas pro la aŭtentigo de la supozita pentraĵo de Velázquez kiu estas kaŝita en kelo.

Fakte, oni klopodas vendi la pentraĵon por financi armilaĉetadon cele al la militista insurekcio kontraŭ la registaro de la respubliko. Pro tio, la aŭtentigo povas marki la diferencon de milita povo inter la tendaroj kiuj eble batalos post la planita puĉo. Tiukadre diversaj internaciaj interesoj rivalas ĉirkaŭ la artaĵo. Germanio kaj la insurekciantoj deziras, ke la pentraĵo estu aŭtenta, dum Britio, Sovetunio kaj la propra registaro de la Dua Respubliko preferas, ke ĝi estu falsa por ke la rivaloj ne tiom enspezu.​[2]

La verko miksas la agadon de la fikciaj roluloj kun aperoj de realaj gravuloj de la historia momento kiel José Antonio Primo de Rivera (amanto de Paquita, kaj rilata al Anthony), insurekciantoj Francisco Franco, Emilio Mola, kaj Gonzalo Queipo de Llano, kaj respublikaj politikistoj Manuel Azaña kaj Niceto Alcalá-Zamora.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj

redakti
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Riña de gatos (novela) en la hispana Vikipedio.