Riba de Saelices estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. En ĝia municipa teritorio troviĝas la Groto de Casares, kun gravaj prahistoriaj murpentraĵoj, deklarita Nacia Monumento jam en 1934. Apud tiu ekis la forsta incendio de 2005 kiu rezultis en la morto de 11 fajrobrigadistoj.

Riba de Saelices
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19441
Retpaĝaro [www.ribadesaelices.es]
Politiko
Urbestro José Luis Samper Pasamón
Demografio
Loĝantaro 103  (2023) [+]
Loĝdenso 1,54 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 55′ N, 2° 18′ U (mapo)40.912222222222-2.2955555555556Koordinatoj: 40° 55′ N, 2° 18′ U (mapo) [+]
Alto 999 m [+]
Areo 66,68 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Riba de Saelices (Hispanio)
Riba de Saelices (Hispanio)
DEC
Riba de Saelices
Riba de Saelices
Situo de Riba de Saelices

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Riba de Saelices [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La censita loĝantaro en 2016 estis de 103 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,54 loĝ/km².

Situo kaj geografio redakti

 
Stratoj de Riba de Saelices.
 

Riba de Saelices situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 999 m super marnivelo; je 102 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 66,68 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°54′44″N 2°17′44″Ok.

La grundo de la municipo komponiĝas de kalkoŝtonoj kaj ruĝaj sabloŝtonoj kiuj kuŝas sur la paramoj tra kiuj fluas rojoj kiel Linares kaj Lamadre. Granda parto de la teritorio estas kovrita el pinaroj, juniperoj, kaj kverko. Alia parto estas dediĉita al la kultivo de cerealoj kaj eĉ estas ankaŭ kelkaj malgrandaj zonoj de paŝtejoj, kelkaj dornaj makisoj kaj granda vario de malgrandaj odorplantoj, inter kiuj lavendo, timiano kaj rosmareno.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 103, tio estis oni perdis loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Riba de Saelices, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Riba de Saelices kie oni falis al la nunaj 103.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj. Turismo: groto de Casares kun prahistoriaj murpentraĵoj, preĝejo de Sankta Maria Magdala, kun ŝtontajlistaj markoj.

Vidu ankaŭ redakti