Richard C. Harrington

Richard Charles Harrington (naskiĝis la 22-an de oktobro 1956 en Birmingham; mortis la 23-an de majo 2004 en Manchester) estis profesoro por infana kaj junula psikiatrio ĉe la universitato de Manchester, Anglio. Liaj sciencaj esploroj pri psikaj malsanoj de infanoj, speciale pri depresiaj infanoj kaj ilia psikoterapia kuracado, restas unikaj ankaŭ post lia morto.

Richard C. Harrington
Persona informo
Naskiĝo 22-an de oktobro 1956 (1956-10-22)
en Birmingham
Morto 23-an de majo 2004 (2004-05-23) (47-jaraĝa)
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Okupo
Okupo psikiatro • universitata instruisto • Infana kaj adoleskula psikiatro
vdr

Richard Harrington naskiĝis en Birmingham kiel filo de psikiatro laboranta en propra praktikejo. Li edukiĝis en la lernejo Bedford School. Ekde la jaro 1975 li studis medicinon en la altlernejo Birmingham Medical School, kie li ricevis premiojn pro elstaraj rezultoj en anatomio, fiziologio, biokemio kaj dum la klinika studofazo pri psikiatrio. Post la studo li eklaboris kiel kuracisto en la psikiatria departemento de la malsanulejo Maudsley Hospital. Post atingo de la titolo de faka kuracisto pri psikiatrio, li plustudis por ricevis la akademian titolon Master of Philosophy kaj poste decidiĝis plulabori en la nova, ĵus evoluiĝanta fako de infana kaj junula psikiatrio. En la fake mondkonata departemento pri infana kaj junula psikiatrio, gvidata de Sit Michael Rutter, li komencis esplorojn pri la enfamilia dinamiko kaj la longtempa evoluo de depresiaj infanoj. Kun la rezultoj de tiuj esploroj li doktoriĝis en la universitato de Birmingham. Dum la jaro 1991 li forlasis la instituton pri psikiatrion, kaj iĝis profesoro pri infana kaj junula psikiatrio ĉe la universitato Birmingham. Multaj universitatoj tutmonde klopodis doni al li labor-kontraktojn, kaj dum 1994 li decidiĝis ŝanĝi la universitaton kaj iĝi profesoro samfaka ĉe la universitato de Manchester. Plue li esploris pri infana depresio, sed ampleksigis siajn enketojn ankaŭ pri kondutoperturboj de junaj infanoj. Pli kaj pli ellaboriĝis detalaj protolokoj por la kuracado de depresiaj infanoj. Tiuj protokoloj inkluzivis individuan psikoterapion de la infanoj, sed ankaŭ terapiajn grupojn por la junaj pacientoj, kaj trejnogrupojn por la gepatroj.

Richard Harrington iĝis estrarano de la "Brita Esplora Societo pri Infana Psikiatrio" (British Child Psychiatry Research Society), sed ankaŭ sekretario kaj vicprezidanto de la "Eŭropa Societo pri Infana kaj Junula Psikiatrio" (ESCAP). Dum 1998 la "Usona Akademio pri Infana kaj Junula Psikiatrio" (AACAP) atribuis al li la premion "Fondaĵo Nathan Cummings". Dum somero de 2004, do ĵus post lia morto, pretiĝis - kun la helpo de kolegoj el Manchester kaj Cambridge - la ĝis nun plej granda kompara studo pri la medikamenta trakto de depresiaj infanoj sen kaj kun aldona psikoterapio.

La 16-a "Monda Kongreso de Infana kaj Junula Psikiatrio" dum aŭgusto 2004 en Berlino, en kiu ankaŭ partoprenis esperantistaj kuracistoj, memorigis la scienciston.

Elektitaj verkoj redakti

  • Kognitive Verhaltenstherapie bei depressiven Kindern und Jugendlichen, eldonejo Hogrefe Göttingen 2001, ISBN 978-3801714857 (faka libro germanlingva)
  • Childhood Depression and Conduct Disorder: Different Routes to the Same Outcome? Archives of General Psychiatry, 2001, numero 58, paĝoj 237-238 (elstara artikolo anglalingva)