Ritmogitaristo estas tiu muzikisto en muzika bando, kiu ludas per la gitaro la ritmon kaj la akompanon. Ĉi tiun labordividon inter soloo- kaj ritmogitaro evoluigis la Quintette du Hot Club de France dum la 1930-aj jaroj.

Sur ritmogitaro oni ludas la ritme akompanajn akordojn, dum kiam la soloo-gitaristo ludas la melodiliniojn kaj kontrabasobasgitaro transprenas la baslinion. Ritma akordludado estas esenca por la muziko, kiu ne ludas subigitan rolon kompare kun la soloado. Ofte ankaŭ la kantisto transprenas la ritmogitaron, ekz. ĉe Bon Jovi (Jon Bon Jovi), Metallica (James Hetfield) aŭ Nickelback (Chad Kroeger).

Kelkaj konataj ritmogitaristoj redakti