La riverhirundoj estas distinga subfamilio Pseŭdoĥelidonenoj ene de la familio de Hirundedoj kiuj enhavas ankaŭ la hirundojn kaj la murhirundojn. Ili posedas nombron de karakteroj kiuj markas ilin for de la subfamilio de la aliaj hirundoj kaj murhirundoj, ĉefe ties fortikajn krurojn kaj gambojn kaj ankaŭ fortikan bekon.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
riverhirundoj
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Hirundedoj Hirundinidae
Subfamilio: Pseudoĥelidonenoj
Genro: Pseudochelidon
Specioj

Vidu tekston

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas du specioj:

Kiam la Afrika riverhirundo estis unuafoje malkovrita en la 19a jarcento, oni ne pensis, ke temas pri membro de la familio de hirundoj kaj murhirundoj; Hartlaub lokis ĝin kun la koracioj, kaj postaj fakuloj lokis ĝin ĉu en propra familio, ĉu kun la artamoj. La studo de la anatomio de la specio fare de Lowe (1938) pruvis, ke la specio estis sufiĉe proksima al hirundoj kaj murhirundoj, sed ankaŭ sufiĉe distinka por esti lokita en separata subfamilio.

La Blankokula riverhirundo estis malkaŝita tiom ĵuse kiom en 1969 kaj ĝi estas konata nur el specimenoj kaj rakontaj pruvoj - neniu moderna ornitologo vidis iam la specio en la naturo, kaj ties reprodukta teritorio estas nekonata; ĝi povus eĉ esti formortinta. Ebla vidaĵo eble okazis en 2004. [1]

La du specioj estas kutime konsiderataj kiel apartenantaj al sola genro, Pseudochelidon ĉar ili havas nombron de strukturaj similaĵoj; Brooke (1972) proponis, ke la Blankokula riverhirundo estu lokita en separata unutipa genro Eurochelidon, sed tion ne akceptis aliaj fakuloj.

Referencoj redakti

  • Turner, Angela K; Rose, Chris. (1989) A handbook to the swallows and martins of the world. Christopher Helm. ISBN 0-7470-3202-5.