Rivero Ĉubut
La rivero Ĉubut aŭ Ĉubuto, río Chubut en hispana, estas grava rivero situanta en suda Argentino, en la centro de la Argentina Patagonio. Ĝi nomigas la provincon Ĉubutio ĉar ĝi estas ties ĉefa rivero (ĉar ties baseno kovras la 60% el la provinca totala areo).[1]
Rivero Ĉubut | |
---|---|
rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 810 km |
Fluo | |
Enfluejo | Atlantiko |
Geografio | |
Landoj | Argentino |
Regionoj | [[]] |
Ĝi ekfluas en la najbara provinco Río Negro, ĉe la monto Cerro de las Carreras, en la deklivaro orienta de la Andoj, kaj pot eniri en Ĉubutio, trapasas de okcidento al oriento la menciitan provinco, kaj poste elfluas en la Golfo Engaño ĉe Rawson, la provinca ĉefurbo.
Ties ĉefa alfluanto estas la rivero Chico, nekonstanta rivero kiu portas akvon al la Ĉubut nur dun epoko de fortaj akvokreskoj. La rivero Senguerr kutime elfluas en la lago Musters kaj tra la Falsa Senguerr, en la lago Colhué Huapi, kiuj funkcias kiel kolektujoj de senelira baseno. Sed kaze de eksterordinaraj akvokreskoj en la supraa baseno de la rivero Senguerr, ambaŭ lagoj elakviĝas al la rivero Chico kaj, tra ĝi, en la Ĉubut, drenante la tutan basenon al la Atlantiko.[1]
La rivero estas ĝenerale malmulte profunda kaj ties akvofluo povas varii de 4 a 50 m³/s inter sekego kaj inundo. La inundoj estas tialo ke la teroj apudaj al la rivero estas fekundaj kaj gravaj por agrikulturo. La rivero estas ankaŭ populara celo por fiŝkaptado de truto.
Bildaro
redakti-
Boca Toma
-
Valo de la Altaroj
-
Ponto en Rawson
-
Haveno Rawson
-
Vido de la malsupra valo
-
Rivero Chico del Norte
Notoj
redakti- ↑ 1,0 1,1 Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-03-09. Alirita 2014-03-09 .
Eksteraj ligiloj
redakti- Kategorio Rivero Ĉubut en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
- Baseno de la Rivero Ĉubut Arkivigite je 2014-03-09 per la retarkivo Wayback Machine
- Claraz, por la cuenca del Rio Chubut "Naturalistas viajeros", Canal Encuentro.[rompita ligilo]
- Kemio de la akvoj Arkivigite je 2014-09-11 per la retarkivo Wayback Machine
Koordinatoj: 43° 41′ 58.99″ S 66° 29′ 00.00″ U / 43.6997194 °S, 66.4833333 °U (mapo)