La rivero Camesa (prononcu [kamEsa]) estas rivero en la nordo de Hispanio.

Rivero Camesa
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Hispanio
Regionoj Provinco Palencio
vdr
Rivero Camesa en Santa Olalla, en la kantabra municipo Valdeolea.

Ĝi ekfluas en la municipo Brañosera, en provinco Palencio, proksime al la monto Peña Rubia. Ĝi mallonge enfluas en Kantabrion, tra la municipo Valdeolea kaj reeniras en Palencio. Ĝi kuniĝas al la rivero Pisuergo proksime al Aguilar de Campoo, kiu fine enfluas en la riveron Doŭro.