Brañosera [branjoSEra] estas municipo en la nordoriento de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio.

Brañosera
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 34829
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 254  (2023) [+]
Loĝdenso 4 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 56′ N, 4° 18′ U (mapo)42.935833333333-4.3077777777778Koordinatoj: 42° 56′ N, 4° 18′ U (mapo) [+]
Alto 1 220 m [+]
Areo 61,97 km² (6 197 ha) [+]
Brañosera (Provinco Palencio)
Brañosera (Provinco Palencio)
DEC
Brañosera
Brañosera
Situo de Brañosera
Brañosera (Hispanio)
Brañosera (Hispanio)
DEC
Brañosera
Brañosera
Situo de Brañosera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Brañosera [+]
vdr

Ĝi estas konsiderata foje la unua municipo de Hispanio, konsiderante, ke ĝi ricevis jam en 824, estante tiam parto de la Regno Asturio, la unuan oficialan konfirmon de jura konstituo.​

Geografio redakti

 
Brañosera el la montopinto Valdecebollas.
 
Reproduktado de la Foruo de Brañosera, dontia de la grafo Munio Núñez en 824.
 
Lokaj malliberigitoj dum la revolucio de 1934.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 61,97 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 255 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 2 000 el la 1930-aj jaroj. Ĝi distas 116 km de Palencio, provinca ĉefurbo, kaj iom malpli, nome 97,8 km de Santandero.

La municipa teritorio enhavas ankaŭ la jenajn submunicipojn:

  • Orbó
  • Salcedillo
  • Valberzoso
  • Vallejo de Orbó

Ĝi estas unu de la loĝlokoj de la vojo Ruta del Besaya, apartenanta al la Norda Jakoba Vojo.

Inter tre granda abundo de naturaj specioj, elstaras la bruna urso, kio faras la lokon unu el malmultaj areoj kie vivas tiu endanĝerigita specio.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regnoj Asturio, Leono kaj Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado ĉirkaŭ la 9-a jarcento fare de kantabroj, kiam Munio Núñez estis la grafo de la teroj de Brañosera. En la konstitua dokumento de Brañosera de 13a de Oktobro 824 oni citas la lokon per la historia nomo Brannia-Ossaria, tio estas, tero de "brañas" (montopaŝtejoj) kaj de ursoj, nomo kiu restis ĝis nuntempe. Ekde 860 la areo estis senjorlando de la grafo Rodrigo formante parton de la Graflando Kastilio, lima zono kun Al Andalus, fortikita per kasteloj.​

En postaj epokoj la lokanoj de Brañosera konfirmis sian foruon, almenaŭ dufoje. En 912, faris ĝin Gonzalo Fernández de Burgos, kaj en 968, la lokanoj de Brañosera rekonfirmis siajn foruojn antaŭ Fernán González —filo de la menciita Gonzalo Fernández de Burgos—. Poste, ŝajne oni konfirmis tion en 998 antaŭ Sancho García.

Dum la revolucio de 1934, la ministoj de Brañosero aliĝis al ĝi, pro kio ili suferis persekutadon, kiu sekvis dum la Hispana Enlanda Milito, dum kiu la areo estis militfronto kaj ankaŭ okazis poste agado de gerilanoj kontraŭ la frankisma reĝimo. Paralele al la dekadenco de minado en la najbara Barruelo de Santullán en la dua dono de la 20-a jarcento, la loka ekonomio revenis al agrikulturo, brutobredado kaj al novaj servoj.

En 1988 ĉasisto mortpafis urson, kio rezultis en jura proceso, en kiu li estis senkulpigita kiel memdefendanto. La urso estis nomita El Rubio (Blondulo), kaj iĝis ikono de la lukto por la defendo de la specio.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj), brutobredado (ŝafoj, bovoj) kaj minado. Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. Ŝtonfosado kaj ŝtonĉizado estas aparta dediĉo, ankoraŭ utilega. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj de Santa Eulalia kaj de Sankta Mikaelo, la romia ponto de Valberzoso kaj ties romanika preĝejo.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti