La Rivero Cheakamus (pron. ĈEK-a-mus) estas alfluanto de la Rivero Squamish, komenca en la okcidentaj deklivoj de la Monto Outlier en la Provinca Parko Garibaldi kaj fluanta el la Lago Cheakamus en la sudorientaj ĉirkaŭoj de la distreja areo de Whistler. La rivero fluas en la lago Cheakamus antaŭ eliri kaj flui nordokcidenten ĝis turniĝi suden kaj eniri en la lago Daisy. Inter la eliro el lago Daisy kaj ties enfluo, multe de ties longo pasas tra Kanjono Cheakamus, kie la rivero fluas tra vertigaj rapidoj kaj eĉ unu granda akvofalo. La rivero fluas suden el la lago kaj tra la kanjono antaŭ kuniĝi al rivero Squamish ĉe Cheekye, melmultajn mejlojn norde de la urbo de Squamish.

Rivero Cheakamus
rivero
Bazaj informoj
Longeco 70 km
Fluo
Enfluejo Rivero Squamish
Geografio
Landoj Kanado
Regionoj Brita Kolumbio
Map
vdr
Situo de rivero Cheakamus, dum la rivero Squamish aperas oranĝe.