Río Negro (rivero en Argentino)

rivero en Argentino
(Alidirektita el Rivero Negro (Argentino))

Negro (hispane Río Negro = nigra rivero) estas la plej grava rivero en la argentina provinco Río Negro, kiu ricevis sian nomon de ĝi. La nomo estas traduko el la mapuĉa lingvo, en kiu la rivero nomiĝas Curu Leuvu.

Negro
Mapo de la rivera fluo
rivero
Bazaj informoj
Situo Argentino
Longeco 635 km
Akvokolekta areo 132 275 km²
Averaĝa trafluo 1 014 m³/s
Fluo
Fonto kunfluo de riveroj Lemay kaj Neuquén
- Alteco super marnivelo 260 m
- Koordinatoj 38° 59′ 4″ S, 68° 0′ 45″ U (mapo)-38.984444444444-68.0125
Enfluejo Atlantiko
- Alteco 0 m
- Koordinatoj 41° 1′ 54″ S, 62° 47′ 0″ U (mapo)-41.031666666667-62.783333333333
Altecodiferenco 260 m
Geografio
Trairataj urboj Neuquén, General Roca, Choele Choel, General Conesa, Viedma
Río Negro (rivero en Argentino) (Argentino)
Río Negro (rivero en Argentino) (Argentino)
DEC
fonto
fonto
fonto
DEC
enfluejo
enfluejo
enfluejo
Negro
Map
Negro
vdr

La rivero ekestas per kunfluo de la riveroj Lemay kaj Neuquén proksime de urbo Neuquén. Je mallonga peco ĝi fluas en provinco Neuquén, poste eniras provincon Río Negro. Post 635 km ĝi fluas, proksime de urbo Viedma, en Atlantikon. En sia lasta parto ĝi fluas sur la limo de provincoj Río Negro kaj Buenos Aires.

La riversistemo Neuquén-Negro kune havas longon de ĉ. 1.066 km. Preskaŭ je sia tuta vojo ĝi paralelas kun distanco de 50 – 100 km al la malpli granda rivero Colorado, kiu fluas norde (maldekstre) de ĝi.

Vidu ankaŭ redakti