Rivero Puyallup estas rivero, ĉ. 72 km longe, en Kantono Pierce (Vaŝingtonio) en Usono. Ĝi estiĝas el glaĉeroj sur Monto Rainier, kaj fluas okcidenten al Puĝeta Fjordo. Ĝi drenas grandan parton de suda Kantono King kaj orienta Kantono Pierce. La nomo de la rivero venas de la apudloĝanta indiĝena popolo, kaj signifas "malavarularo". La rivero havas du fontojn: la Norda branĉo venas el glaĉero Puyallup, kaj la Suda branĉo el glaĉero Tahoma. La branĉoj fluas aparte ĝis post la limo de Nacia Parko Mount Rainier, kie ili unuiĝas. Ĝiaj ĉefaj kromfontoj estas la riveroj Mowich, Carbon, kaj White. Ĝi fluas preter la urboj Orting, Puyallup, Sumner, Fife kaj Tacoma, kaj fluas tra la indiana rezervejo Puyallup, antaŭ ol elflui en la Fjordon.

Rivero Puyallup
rivero
Bazaj informoj
Longeco 75,4 km
Fluo
Enfluejo Puĝeta Fjordo
Geografio
Landoj Usono
Regionoj Vaŝingtonio
Map
vdr
Rivero Puyallup fluanta inter Fife kaj Tacoma