Riviero de la Floroj

La Riviero de la Floroj (itale Riviera dei Fiori, en la Liguria Rivêa d'e Sciûe), estas tiu peco de marbordo de Ligurio, parto de la liguria Okcidenta Riviero kiu, etendiĝas, (de Oriento ĝis Okcidento), de Capo Mimosa, en la urba teritorio de Cervo ( IM ), ĝis la enfluejo de Rio San Luigi, en la komunumo Ventimiglia (IM), ĉe la limo kun la vilaĝeto Garavan, en la komunumo Menton (Francio); administre la Riviero de la Floroj konsistas el la marbordaj municipoj de la Provinco Imperia.

Riviero de la Floroj
itale: Riviera dei Fiori
parto de itala provinco
Mapo de la Riviero de la Floroj.
Lando Italio Italio
Regiono Ligurio
Najbaras kun Francio
Vikimedia Komunejo: Riviera Ligure di Ponente

Inter la plej konataj turismaj centroj de la landinterno estas Taggia (kies historia centro estas la dua plej granda en Ligurio post tiu de Ĝenovo), Dolceacqua (superrigardata de la Kastelo Doria, al kiu oni aliras transirante pitoreskan ponton super la Nervia torento), Pigna (centro de arto kaj termikaj banoj ), Apricale (unu el la plej belaj vilaĝoj en Italio, konata pro la kastelo de la Lacerto), Rocchetta Nervina (grava ekskurso centro), Perinaldo (kie troviĝas la astronomia observatorio "Cassini"), Triora (konata pro mezepokaj sorĉprocesoj, kaj nuntempaj "festoj de la sorĉistinoj"), Pieve di Teco (urbo kun karakterizaj arkadoj) kaj la skiejo Monesi kaj Bussana Vecchia .

Fizikaj trajtoj redakti

Ĝi estas la ĉemara parto de la provinco Imperia, karakterizita per strandoj foje larĝaj, sablaj sed ankaŭ partoj kun ŝtonaj etendaĵoj, (plimalpli kiel la tuta Liguria Riviero), kaj de monteta landinterno ĝis kelkcent metroj de la maro, iam ĉefe kultivita kun olivarbaroj. Tipa de la Riviero de la Floroj estas la ekstreme milda klimato, kun malmulte da pluvo kaj tre suna.

Ĉefaj lokoj redakti

En la Riviero de la Floroj la ĉefaj urboj estas:

  • Imperia, la ĉefurbo de la 'Riviera dei Fiori', riĉa je historio kaj belaj vidoj de la maro;
  • San Remo, la urbo de la floroj kaj de la Festivalo, tre riĉa je prestiĝaj konstruaĵoj kaj konata en la tuta mondo pro sia Kazino;

Jen listo de la aliaj urbetoj:

Eventoj redakti

Inter la plej signifaj eventoj, la plej grava estas la Festivalo de la italaj kanzonoj , kiu okazas ĉiujare en februaro en Sanremo; aliaj aranĝoj en tiu ĉi urbo estas la 'Corso fiorito' (marto), la biciklada vetkuro Milano-Sanremo (marto) kaj la Premio Tenco (oktobro).

En novembro okazas en Imperia la foiro de la nova olivoleo: ja floroj kaj olivoleo estas la tipaj produktoj de tiu ĉi areo; aliaj aranĝoj en la urbo estas la cirka festivalo dediĉita al la fama klaŭno Grock, kiu vigligas la urbajn stratojn per spektaklaj akrobataĵoj de la plej gravaj artistoj, la VideoFestival Città di Imperia, unu el la plej gravaj internaciaj filmaj kaj televidaj artfestivaloj ankaŭ listigitaj de Unesko kiu okazas en aprilo kaj, en septembro en alternaj jaroj, la amaskunvenoj de antkvaj velboatoj kaj motorjaktoj.