Rožmitál (Zlaté Hory)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rožmitál

Rožmitál (antaŭe ankaŭ Rožnitál, germane Rosenthal, pole Rożmital) estas domaro en Ĉeĥio, loka parto de urbo Zlaté Hory. Ĝi situas 1 km nordoriente de Zlaté Hory, sur deklivoj de monteto Biskupská kupa. Vivas ĉi tie 33 loĝantoj (2021).

Rožmitál
germane Rosenthal
domaro
Domo en Rožmitál
Oficiala nomo: Rožmitál
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Olomouc
Distrikto Distrikto Jeseník
Administra municipo Zlaté Hory
Historiaj regionoj Silezio, Nazia Germanio
Montaro Zlatohora montetaro
Domoj 20
Situo Rožmitál
 - alteco 420 m s. m.
 - koordinatoj 50° 16′ 03″ N 17° 24′ 26″ O / 50.26750 °N, 17.40722 °O / 50.26750; 17.40722 (mapo)
Loĝantaro 33 (2021)
Unua mencio 1786
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 793 76
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rožmitál (Zlaté Hory)
Portalo pri Ĉeĥio

Rožmitál situas en katastra teritorio Zlaté Hory v Jeseníkách.

Historio redakti

Domaro Rožmitál estis fondita per parceligo de episkopa korto nomata Marienhof en la jaro 1786. De komence ĝi estis domaro de urbo Zlaté Hory.

Proksime de la domaro, sur la norda deklivo de monteto Biskupská kupa, ekde la fino de la 18-a jarcento troviĝis ligna kapelo de sankta Antonio sur loko de eksa ermitejo. Ĝi estis deŝirita en la jaro 1970. Ĉe la eksa kapelo fontas fonto de Antonio kaj iom pli norde troviĝis gastejo Antonínov (ger. Antonihaus).

Super Rožmitál troviĝas ruinoj de burgo Leuchtenštejn, gardoburgo fondita aŭ de vroclava episkopo Tomáš II. Zaremba, aŭ duko Mikuláš II. Opavský, kiu estis jam en la 15-a jarcento detruuita.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869202
1880193
1890195
1900164
1910177
1921144
JaroLoĝantoj
1930154
195091
196172
197071
198052
199154
JaroLoĝantoj
200150
201143
202133

En Rožmitál estas registritaj 20 adresoj: 19 daŭraj objektoj kaj 1 dumtempa aŭ refreŝigeja objekto. Dum popolnombrado en la jaro 2001 ĉi tie estis kalkulitaj 19 domoj, el tio 15 daŭre loĝataj.

Fotogalerio redakti