Roa estas loĝloko kaj municipo en la sudokcidento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Ribera del Duero.

Roa
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09300
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 2 220  (2023) [+]
Loĝdenso 45 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 42′ N, 3° 56′ U (mapo)41.698333333333-3.9266666666667 [+]
Alto 820 m [+]
Areo 48,92 km² (4 892 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Roa (Provinco Burgoso)
Roa (Provinco Burgoso)
DEC
Situo de Roa
Roa (Hispanio)
Roa (Hispanio)
DEC
Situo de Roa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Roa de Duero [+]
vdr

Geografio

redakti
 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Ribera del Duero, plej sude.
 
La preĝejo.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 48,92 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 2 196 loĝantojn. Ĝi perdis preskaŭ 400 loĝantojn ekde la 1980-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 84 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.

Historio

redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento, kaj fondo en la jaro 912.

En 1295 la reĝino Violante de Aragono, vidvino de Alfonso la 10-a, ordonis la konstruadon de la muregoj de Roa, same kiel la proceduron por realigi la vinber-rikolto. La muregoj havis ses pordegojn. En la 15-a jarcento Henriko la 4-a donacis la urbon al sia favorito don Beltrán de la Cueva.

En 1517 mortis en Roa la kardinalo Cisneros, survoje al renkontiĝo kun la nova reĝo Karlo la 1-a de Hispanio.

La 19an de Aŭgusto 1825 estis ekzekutita sur la placo de la loko Juan Martín El Empecinado pro ordono de la absolutisma reĝo Fernando la 7-a.

En 1840, la karlisma generalo Balmaseda incendiis Roa dum la lokanoj estis rifuĝintaj en Peñafiel.

Estis fervojo kaj fervoja stacidomo el 1895 ĝis 1985.

Aktualo

redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la ermitejoj, la ponto, memormonumentoj ktp.

Vidu ankaŭ

redakti