Robert SANGSTER (mortis en februaro 1955) estis kanada esperantisto. Laŭ la jarlibro de UEA 1912, li estis tiam prezidanto de Esperanto-Toronto, kaj estis la UEA-konsulo (nun nomata delegito) por Toronto. Krome, li estis ĝenerala sekretario de la Kanada Esperantista Asocio. Li estis financa kontrolisto por la asekura firmao 'Northern Life Assurance Company' en Londono, Ontario, dum siaj lastaj jaroj.