Roger Jürg KÖPPEL (naskiĝinta la 21-an de marto 1965 en Zuriko; civitano de Küsnacht kaj Widnau) estas svisa ĵurnalisto kaj eldonisto. De 2001 li ĉefredaktoris ĉe la svisa germanlingva semajngazeto "Die Weltwoche". De 2015 li estis deputito de Svisa Popolpartio en la Nacia Konsilio de Svislando.

Roger Köppel
Persona informo
Naskiĝo 21-an de marto 1965 (1965-03-21) (59-jaraĝa)
en Zuriko
Lingvoj norma germana lingvo en Svislando
Ŝtataneco Svislando
Alma mater Universitato de Zuriko
Okupo
Okupo media proprietor • ĵurnalistopolitikisto
TTT
Retejo https://www.rogerköppel.ch/
vdr
Roger Köppel, 2008

Vivo redakti

Estante filo de konstruentreprenisto li pasigis la junulajn jarojn en Kloten. Li frekventis lernejojn en la Zurika Unterlando. Post trapaso de la abiturienta ekzameno li studis politikan filozofion kaj historion en Zuriko kaj Stutgarto.

Fine de 1987 Köppel ekigis ĵurnalistadon ĉe Neue Zürcher Zeitung; post ekdeĵoro en 1995 ĉe Tages-Anzeiger li baldaŭ iĝis ĉefresponsulo por la felietena magazino Tages-Anzeiger-Magazins. De 2001 li gvidis la tiam neflorantan semajngazeton "Weltwoche" kaj sukcese ĝis 2004 stabiligis la financojn. Samjare Köppel iris ĉefredaktistece Hamburgon al Die Welt. Pro ke la de li forlasita gazeto "Weltwoche" ree havis problemojn oni petis lin transpreni ĝin kiel entreprenisto: de 2007 estis li la ununura posedanto de tiu ĉi konservativa gazeto.

Köppel ankaŭ aktivis kaj aktivas kiel moderigisto radifonia (2010-2015 Roger gegen Roger ĉe Radio 1 de Svislando[1]) kaj televida (en Aŭstrio de 2021 ĉe la privata kanalo ServusTV; nomo de la elsendaĵo: Der Pragmaticus[2]). Köpper estas kunedza havante kvar infanojn.

Honoroj redakti

  • 2004: Liberal award de la porjunula filio zurika de Radikal-Demokrata Partio de Svislando
  • 2006: svisa ĵurnalisto de la jaro
  • 2010: berlina ekonomipublicista premio Ludwig-Erhard-Preis für Wirtschaftspublizistik

Verkoj redakti

  • Autorität und Mythos: Carl Schmitt und die Wiederverzauberung staatlicher Gewalt (1916–1938). Tezo por licencio, Zuriko 1995

Referencoj redakti

Literaturo redakti

Eksteraj ligiloj redakti