Rohoznice (distrikto Pardubice)

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rohoznice

Municipo Rohoznice situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Pardubice, en milde ondoforma pejzaĝo inter riveroj Cidlina kaj Elbo, 7 km norde de la urbo Lázně Bohdaneč. Vivas ĉi tie 277 loĝantoj (2023).

Rohoznice
municipo
Alveturo de Křičeň
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rohoznice
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Pardubice
Distrikto Distrikto Pardubice
Administra municipo Lázně Bohdaneč
Historia regiono Bohemio
Situo Rohoznice
 - alteco 234 m s. m.
 - koordinatoj 50° 07′ 38″ N 15° 39′ 52″ O / 50.12722 °N, 15.66444 °O / 50.12722; 15.66444 (mapo)
Katastro 3,48 km² (348 ha) Rohoznice
Loĝantaro 277 (2023)
Denseco 79,6 loĝ./km²
Tabulo Orientelba tabulo
Unua skribmencio 1372
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 533 41
NUTS 3 CZ053
NUTS 4 CZ0532
NUTS 5 CZ0532 575569
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rohoznice (okres Pardubice)
Retpaĝo: www.rohoznice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Dolany, Osičky, Dobřenice, Pravy kaj Křičeň.

Historio redakti

Arĥeologiaj trovaĵoj atestas prisetlon jam en pratempo. En antaŭhusanaj tempoj la vilaĝo apartenis al la monaĥejo de Opatovice, en la jaro 1436 oficiale akiris ĝin Diviš Bořek el Miletínek kaj en la jaro 1491 de Mikuláš el Chrast aĉetis ĝin Vilém el Pernštejn.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869317
1880331
1890317
1900311
1910336
1921326
JaroLoĝantoj
1930342
1950284
1961300
1970276
1980265
1991250
JaroLoĝantoj
2001244
2014247
2016253
2017256
2018264
2019265
JaroLoĝantoj
2020262
2021259
2022269
2023277

Vidindaĵoj redakti

Somerkasteleto redakti

Pseŭdogotika ĉasista somerkasteleto, okcidente de la vilaĝo, en arbaro super la fiŝlago Klechtávecký estis konstruita en la jaro 1880.

Malgrandaj objektoj redakti

En centro de la vilaĝo sub tilioj estas kalvaria kolono kaj kampanileto. Sur orienta flanko de la vilaĝo situas forĝejo.

Naturo redakti

Super la vilaĝo, sur Klechtávecký rivereto estas jam menciita Klechtávecký fiŝlago. Ĝia areo estas 1,5 ha kaj volumeno 12.000 m³.

Nordokcidente de Rohoznice troviĝas nealta arbara deklivo nomata "Víno", ĉar iam estis ĉi tie vitejo. Temas pri termofila kverkarbaro kun apero de raraj kreskaĵspecioj, ekzemple Arbara arkteo (Arctium nemorosum), Oficina stakio (Betonica officinalis), Persikfolia kampanulo (Campanula persicifolia), Malgranda skorzonero (Scorzonera humilis), Blanksprona violo (Viola mirabilis) kaj aliaj.

Legendo redakti

En arbaro super la fiŝlago Klechtávecký estas postrestaĵoj de iama fortikaĵeto. Oni rakontas, ke ie en tiu loko estas en la tero kaldrono kun valora trezoro.

Bibliografio redakti

  • Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en 2004.

Eksteraj ligiloj redakti