La rokaj kanguruoj (Petrogale) estas genro en la klaso mamuloj (Mammalia), subklaso marsupiuloj (Marsupialia), ordo diprotodontia kaj familio kanguruedoj (Macropodidae). Ĝi estas la plej granda genro kun 16 specioj en familio de kanguruedoj.

Flavakrura roka kanguruo (Petrogale xanthopus)

Sistematiko

redakti

La genro havas 16 speciojn:

Vivejo

redakti

La rokaj kanguruoj vivas en Aŭstralio en ties roka areo: de la marbordo ĝis la kontinenta montara interno.

Aspekto

redakti

La kapo-trunka longo de la rokaj kanguruoj estas 50-80 cm, vostolongo estas 40-70 cm kaj korpomaso estas 3-9 kilogramoj. Male al la gigantaj kanguruoj, la vosto de la rokaj kanguruoj estas maldika, mola kaj servas kiel direktilo sum sltado de roko al roko. Sur ilia posta kruro, piedo, ili havas akrajn ungegoj por la grimpado, la mezaj fingroj estas moviĝemaj; sur la larĝa, dika piedo, ili plando similas al tiu de montara grimpoboto.

Vivmaniero

redakti

La specioj de genro Petrogale ne estas grupemaj bestoj. Ilia nutraĵo estas la herbo, dum sekeco eĉ folioj, arbokrusto kaj radikoj. Ili vivas en kaptiteco ĝis 14 jaraĝoj.

Generado

redakti

Ili atingas la seksan maturecon en aĝo de 18 monatoj. Okaze de favoraj kondiĉoj okazas pariĝa periodo dum la tuta jaro. La gravedeco daŭras unu semajnon, en la marsupio la ido kreskas dum 8 monatoj.