Rolf Apitzsch
germana astronomo
Rolf APITZSCH estas germana amatora astronomo, naskiĝinta en 1943.
En 1998, li konstruis sian privatan Observatorion Wildberg,[1] kiu ekfunkciis en 1999, kaj kiun li administras kune kun sia edzino.
Li estas kreditita de Minor Planet Center de la malkovro de 74 asteroidoj inter 2004 kaj 2013,[2] el kiuj 144496 Reingard, kiun li nomis en honoro de sia edzino.
La asteroido 29214 Apitzsch estis nomita en lia honoro.[3]
Notoj kaj referencoj redakti
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Rolf Apitzsch en la itala Vikipedio.