Rolf Wickstrøm (n. la 9-an de decembro 1912 - m. la 10-an de septembro 1941) estis norvega sindikatisto kaj viktimo de la nazia okupacio de Norvegio dum la Dua mondmilito.

Li estis pafekzekutita en septembro 1941 pro tio, ke li estis unu el la organizantoj de la tiel nomita "lakto-striko" en Oslo.