Romba naŭdekedro

(Alidirektita el Romba 90-edro)

En geometrio,romba 90-edro estas konveksa pluredro komponita de 90 rombaj edroj. 3, 5 aŭ 6 romboj kuniĝas je ĉiu vertico. Ĝi havas 60 larĝajn rombojn kaj 30 mallarĝajn. La romba 90-edro estas zonopluredro kun malprofunda simileco al la romba tridekedro.

Romba 90-edro
Bildo
Verticoj 92
Lateroj 180
Edroj 60 larĝaj romboj
30 mallarĝaj romboj
Geometria simetria grupo Dudekedra simetrio Ih
Propraĵoj Zonopluredro, konveksa
vdr

La 60 larĝaj rombaj edroj en la romba 90-edro estas identaj al tiuj de la romba dekduedro, kun diagonaloj en rilatumo de 1 al la kvadrata radiko de 2. La edraj anguloj de ĉi tiuj romboj estas proksimume 70,53° kaj 109,47°. La 30 mallarĝaj rombaj edroj havas edrajn angulojn proksimume 41,81° kaj 138,19°; la diagonaloj estas en rilatumo de 1 al φ2, kie φ estas la ora proporcio.

Referencoj redakti