Romee STRIJD (naskiĝis la 19-an de julio 1995 en Zoetermeer) estas nederlanda fotomodelo. Ŝi altas 1,80 m estas blondhara kaj bluokula (mezuroj = 81-61-87). En 2010 ŝi iris al Novjorko por komenci fotomodelan karieron.

Romee STRIJD
Persona informo
NomoRomee STRIJD
Dato de naskiĝo19-a de julio 1995
NaskiĝlokoZoetermeer
Aĝo28
Okupoj kaj profesioj
Okupofotomodelo
Geografio
ŜtatoNederlando
Portalo pri Homoj
vdr

Modelokariero redakti

En 2011 ŝi subskribis kontrakton ĉe la modelagentejo DNA Model Management. En 2014 ŝi estis unu el la novalvenintoj dum la Victoria's Secret modoparado.

Ŝi interalie faris modelolaboron por Badgley Mischka, Burberry, Calvin Klein, Christopher Kane, DKNY, Donna Karan, Louis Vuitton, Michael Kors, Victoria's Secret kaj Yves Saint Laurent.[1]

Ekde aprilo 2015 ŝi rajtas porti la nomon Victoria's Secret Anĝelo, kiel postsekvinto de inter aliaj Doutzen Kroes.[2]

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti