Rondfolia geranio
Rondfolia geranio (Geranium rotundifolium L.) estas geranio, nome jara herbeca planto el la familio geraniacoj.
Rondfolia geranio | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geranium rotundifolium L
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Priskribo
redakti- La planto harplenas kaj posedas tigojn de 10 ĝis 30 cm altajn, plej ofte starajn.
- Ĝiaj harozaj folioj posedas longan petiolon. Ili duonrondas (pro tio la specinomo) kaj manforme dividiĝas en 5-7 loboj preskaŭ tiom larĝaj kiom longaj. Ili ĉirkaūkreskas je la bazo kaj poste kontraŭstaras.
- La floroj etas kaj rozkoloraj. La 5 verdaj sepaloj liniformas kaj longas 5-6 mm. La 5 petaloj intense rozkoloras kaj blankas ĉe la bazo. Ili ne dividiĝas pinte. La infloresko estas cumo kun du floroj. La frukto estas glata (ne sulkoza).
Kreskloko
redaktiĜi kreskas de aprilo ĝis septembro en kampoj, longe de vojoj, de heĝoj kaj en ĝardenoj en okcidenta Azio, norda Afriko kaj Eŭropo.